Krei pli multe da ĉinaj markoj

(GMT+08:00) 2017-03-11 17:37:18     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de marto en la gazetara konferenco de la 5a sesio de la 12a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco Miao Wei, la ministro de la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informadiko, diris, ke Ĉinio pliigos oferton de mez- kaj alt-nivelaj konsumaĵoj kaj komplete altigos la kvaliton kaj nivelon de produktaĵoj.

Li emfazis, ke Ĉinio devas marŝigi siajn markojn al mez- kaj alt-nivelaj konsumaĵoj, altigi aldonvaloron de produktaĵoj, kaj precipe akceli la reformon de ofertflanka strukturo, kaj fine pliigi oferton de mez- kaj alt-nivelaj konsumaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin