Ĉinaj gvidantoj renkontiĝis kun deputitoj de etnaj grupoj

(GMT+08:00) 2017-03-12 10:09:36     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate vespere ĉeestis tekunsidon kun leĝdonantoj kaj politikaj konsilistoj de etnaj grupoj por la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono kun aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj kune renkontiĝis kun tiuj naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilistoj kaj konversaciis kun ili.

"Bonan vesperon, ĝenerala sekretario!" Gesang Zhoigar, la deputito por la Nacia Popola Kongreso, kiu sidas apud Xi, salutis lin kun emociiĝo. Xi informiĝis pri la stato de ŝia vilaĝo, kie okazis grandaj ŝanĝiĝoj en edukado, medicina servo, vivteno de maljunuloj kaj loĝado. Xi ankaŭ petis ŝin transdoni siajn bondezirojn al vilaĝanoj.

Parolante kun deputito el Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, Xi admonis lin klopodi por nacia unueco kaj etna solidareco.

Ankaŭ aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan and Zhang Gaoli ĉeestis la kunsidon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin