Ŝuoj odorantaj infanecon

(GMT+08:00) 2017-03-12 13:00:07     Redaktoro:Xiong Linping

Buntaj ŝuoj en formo de tigra kapo rememorigas al ne malmultaj homoj la infanecon. Kun la iro de epoko kaj la paso de socio nun infanoj ordinare ne plu portas ilin, kaj dume tiuj, kiuj sin okupas pri faro de tiaj ŝuoj, pli kaj pli malmultiĝas. Kaj tamen en la gubernio Qi de la provinco Henan sin trovas la popola kolektistino Hu Shuqing, kiu kolektis el diversaj lokoj de la lando pli ol dek mil parojn da tigrokapaj ŝuoj kun valoro de miliono da juanoj kaj pli.

La ŝuodeponejo de Hu Shuqing estas ĉambro de ŝia domo en granda korto ĉe la antaŭurbo. Tie sur la etaĝeroj plene kuŝas tigrokapaj ŝuoj en diversaj koloroj. La montro de la buntaj ŝuoj estas impona kaj impresa.

"Antaŭ dekkelkaj jaroj iu donacis al mi paron da tigrokapaj ŝuoj. Ilin mi trovis tre belaj, kaj sekve mi ekhavis ekstreme grandan interesiĝon kaj eĉ inkliniĝon al tigrokapaj ŝuoj," ŝi diris.

Dum dek kaj kelkaj jaroj ŝi travojaĝis la landon por aĉeti tigrokapajn ŝuojn, precipe tiam, kiam okazis jarfoiro en la Printempa Festo. "La buntaj tigrokapaj ŝuoj faras la feston pli varma kaj etosa."

Krom ŝuoj en formo de tigra kapo sin trovas ankaŭ tiuj en formo de porka kapo kaj de elefanta kapo. De 2000 ĝis nun Hu Shuqing kolektis pli ol dek mil parojn da diferencaj tigrokapaj ŝuoj el diversaj lokoj de la lando. La moro porti tigrokapajn ŝuojn plej populariĝis en la kamparo precipe… de Henan.

"La tigrokapaj ŝuoj ĝenerale estas grandaj kaj dikaj, ĉar en tia okazo pli facile enŝoviĝas la piedetoj de infano, kune kun la krurumoj, en la ŝuojn, kaj la infano sentas sin varma en vintro."

Hu Shuqing emfazis: "La popolarton oni devas protekti, elmontri, – kaj des pli – dividi, heredigi."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin