Okazis tekunsido por deputitoj kaj membroj de la du sesioj

(GMT+08:00) 2017-03-12 14:04:24     Redaktoro:Xiong Linping

La ĉina nacio estas granda familio en rondo, kaj ĉiuj ĝiaj anoj unuanime kunkreas la ĉinan revon. Vespere de la 11a de marto la Unuecfronta Departemento sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Nacimalplimulta Komisiono sub la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Komitato pri Naciaj Aferoj, kaj la Nacia kaj Religia Komisiono sub la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kune organizis tekunsidon en la Popola Granda Halo en Pekino. La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan, kaj Zhang Gali gaje renkontiĝis kun la deputitoj kaj membroj de la du sesioj. Ili kune celebris la venkan okazigon de la du sesioj, deziris al la granda patrujo prosperon, kaj parolis pri la bela estonteco de la ĉina nacio.

En la halo la lampoj pompas, ridoj kaj ĝojokrioj ondas, kaj la celebra etoso ŝvebas en la tuta spaco. La partiaj kaj ŝtataj gvidantoj intime konversacias kun la deputitoj kaj membroj de la sesioj, kaj instigas, ke ili serioze plenumu sian devon, proponu taktikojn, unuiĝu kun ĉiuj nacimalplimultoj, kaj faru penadon por realigi la ĉinan revon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin