Irako konfirmis la bombatakojn okazintajn en Sirio

(GMT+08:00) 2017-03-12 15:46:17     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de marto la iraka Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis, ke la bombatakoj, kiuj okazis tiutage en la siria ĉefurbo, Damasko, rezultigis morton de almenaŭ 40 irakaj civiluloj kaj vundiĝon de pli ol 120.

La ministerio diris, ke la aŭtobusoj, en kiuj veturis irakaj civitanoj por viziti iun ŝijaistan religian sanktejon en Damasko, estis atakitaj de bomboj. En la evento ĉ. 40 homoj mortis, kaj pli ol 120 vundiĝis.

Ĝis nun ankoraŭ ne estas organizaĵo, kiu proklamus sin farinta la atakojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin