La lasta kandelluma amaskunveno kontraŭ Park Geun-hye

(GMT+08:00) 2017-03-12 17:13:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 11an de marto sudkoreaj civitanoj organizis la 20an, nome la lastan, semajnfine kandelluman amaskunvenon kontraŭ Park Geun-hye en la placo Kwuang Hwa Mun en Seulo, urĝante, ke Park Geun-hye kaj la koncernaj personoj devu esti submetitaj al enketo laŭ leĝoj. Organizanto asertis, ke ĉ. 500 mil homoj partoprenas en la amaskunveno.

La amaskunveno komenciĝis vespere je la 7a. posttagmeze ne malmultaj civitanoj jam frue venis en la placon. Post la komenciĝo de la kunveno ankoraŭ multaj homoj venis de ĉiuj direktoj al la placo, en la manoj kun kandeloj kaj slogantabuloj.

La amaskunveno daŭris ĝis profunda nokto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin