Park Geun-hye forlasis prezidentejon Cheong Wa Dae

(GMT+08:00) 2017-03-13 10:57:13     Redaktoro:Li Lu

Dimanĉe vespere sud-korea eksprezidento Park Geun-hye, kiu estis eksigita pro akuzo, forlasis prezidentejon Cheong Wa Dae kaj revenis al sia persona loĝejo.

Je la 19a horo kaj 35 minutoj laŭ loka tempo, Park atingis sian personan loĝejon troviĝanta en Samseong-dong. Centoj da subtenantoj, raportistoj de amaskomunikiloj kaj sekurecgardistoj ĉirkaŭis ŝian aŭton. Park vestita en malhelblua surtuto salutis ilin per mansvingo enaŭte, kaj post interŝanĝo per kutimaj salutvortoj, ŝi eniris en sian loĝejon.

Poste, Min Kyung-wook, parlamentanto de la reganta partio, transdiris buŝan mesaĝon de Park al amaskomunikiloj, dirante, ke Park bedaŭris, ke ŝi ne povas fini sian oficperiodon kiel prezidento. Ŝi dankis la subtenantojn kaj volis preni sur sin la tutan respondecon pri ĉiuj sekvoj. Ŝi kredis, ke la tuta afero klariĝos.

La 10an de marto la sud-korea konstitucia kortumo deklaris, ke ĝi aprobis akuzon kontraŭ prezidento Park. Ŝi fariĝis la unua prezidento eksigita pro akuzo en la sud-korea konstitucia historio. Laŭ sud-korea leĝo, la lando devas okazigi prezidentecan elekton en 60 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin