En Usono ekzistas seriozaj homrajtaj demandoj

(GMT+08:00) 2017-03-13 17:33:01     Redaktoro:Xiong Linping

Lastatempe la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro eldonis du dokumentojn: Registro pri Homaj Rajtoj de Usono 2016 kaj Agendo pri Homaj Rajtoj de Usono 2016, por respondi al "laŭŝtata homrajta raporto" iom pli frue publikigita de Usono.

Zhu Yuanqing, esploristo pri homaj rajtoj en la Sudokcidenta Universitato por Politiko kaj Leĝo, rimarkigis, ke la usona registaro, kiam ĝia homrajta stato estas suferige pridubata, krude atakas la homrajtajn cirkonstancojn de aliaj landoj. Ke Usono prenas homajn rajtojn por ilo de internacie politika batalo, tio ne utilas al la evoluo de tutglobe homrajta afero kaj al la elvolviĝo de internacie homrajta dialogo.

En Usono ekzistas sennombraj ekzemploj kontraŭhomrajtaj: senĉesa krimado en uzo de pafiloj; misuzo de polica povo en ekzekutivo; elekto kondukata per mono; rasismo baŭmanta tie kaj ĉi tie; malakcepto de kelkaj tre gravaj internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, ekz. de la Internacia Interligo pri Ekonomiaj, Sociaj kaj Kulturaj Rajtoj, ktp..

Rilate al homaj rajtoj Usono ĉiam tenas duoblan kriterion. Sed ĝusta faro devas esti tio, ke ĉiuj landoj, surbaze de egaleco kaj reciprika respekto, disvolvu dialogon kaj interkomunikon pri homaj rajtoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin