Ĉinio proponas "duoblan provizoran ĉesigon"

(GMT+08:00) 2017-03-13 20:41:04     Redaktoro:Xiong Linping

La 13an de marto Sud-Koreio kaj Usono komencis la komunan militan ekzercadon kun la kodo "ŝlosila decido". Al tio Hua Chunying respondis, ke nuntempe la situacio de la Korea Duoninsulo estas tre sentema, kaj la koncernaj partioj estu helpemaj fari tion, kio utilas mildigi la situacion kaj protekti la pacon kaj stabilecon de tiu ĉi regiono, sed ne male.

Antaŭ nelonge, en gazetara konferenco de la du sesioj la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, proponis, ke Nord-Koreio provizore ĉesigu sian atomeksperimenton, kaj samtempe Usono kaj Sud-Koreio provizore ĉesigu sian grandskalan militan ekzercadon. En la gazetara konferenco de la 13a de marto Hua Chunying esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj, konsiderante la grandan celon protekti la pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj senunkleigi la duoninsulon, faru seriozan esploron pri la propono kaj donu pozitivan eĥon al ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin