Ĉefo de UN kondamnas teroristajn bombatakojn en siria ĉefurbo

(GMT+08:00) 2017-03-13 11:34:30     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres dimanĉe kondamnis la terorismajn bombatakojn sabate en la siria ĉefurbo Damasko, dirante, ke tiuj respondecaj pri la atakoj devas esti punitaj.

Farhan Haq, vicproparolanto de la UN, diris en deklaro, ke la ĝenerala sekretario estas konsternita de la absoluta malestimo de la krimintoj al homa vivo kaj esperimas siajn plej profundajn simpation kaj kondolencon al la familioj de la viktimoj, multaj el kiuj estis pilgrimantoj.

La deklaro diris, ke tiuj respondecaj pri la atakoj, kaj ĉiuj kiuj efektivigis la atakojn kontraŭ civiluloj, devas esti punitaj.

Sabate, du bombatakoj okazis sinsekve apud tombejo en la regiono Shaghour en la malnova parto de Damasko, kaj laŭdire 74 homoj, plejparte ŝijaismaj irakaj vizitantoj, estis mortigitaj.

La Levanteni-Liberiga Komitato, grupo ligita kun Al-Qaeda, dimanĉe deklaris sian respondecon pri la du bombatakoj en Damasko.

La grupo diris en deklaro, ke la eksplodigoj estis efektivigitaj de du iliaj sinmortigaj atakantoj. Ĝi asertis, ke la atakoj estis direktitaj al milicanoj favoraj al Irano kaj la siria registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin