Francio alvokas por kvietigo de diplomatia kverelo inter Turkio kaj pluraj membroj de EU

(GMT+08:00) 2017-03-13 13:41:17     Redaktoro:Yu Rongkang

Franca ministro pri eksterlandaj aferoj Jean-Marc Ayrault diris, ke Francio dimanĉe alvokis por mildigo de streĉeco inter Turkio kaj kelkaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio pro ankara politika kampanjo inter turkaj enmigrintoj.

Ayrault diris en deklaro, ke pro la nuna streĉeco inter Turkio kaj pluraj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio, Francio alvokas, ke la turkaj aŭtoritatoj evitu ekscesojn kaj provokojn.

Ayrault faris rimarkojn, post kiam Nederlando kaj aliaj membroŝtatoj de la EU malhelpis turkajn politikistojn okazigi amaskomunumojn en iliaj landoj pro la timo, ke la streĉeco en Turkio influos iliajn komunumojn.

Tiutage en la franca orienta urbo Metz estis okazigita amaskunveno por subteni turkan referendumon pri amendo de konstitucio. Ayrault diris, ke la kunveno, kiu ne minacis publikan sekurecon nek intervenis en politikan vivon de Francio, ne devas esti malpermesita. Laŭ lokaj amaskomunikiloj, turka ministro pri eksterlandaj aferoj Mevlut Cavusoglu ĉeestis la kunvenon.

Laŭ origina plano, Cavusoglu sabate devus iri al Roterdamo por renkontiĝi kun tieaj turkaj ŝtatanoj kaj alvoki ilin subteni efektivigon de prezidenta sistemo en la baldaŭa referendumo pri amendo de konstitucio, tamen la nederlanda registaro malpermesis lian eniron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin