Prezidio de jara sesio de NPK ekzamenis kernajn dokumentojn

(GMT+08:00) 2017-03-13 14:10:29     Redaktoro:Yu Rongkang

La prezidio de la kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio dimanĉe ekzamenis projektojn de pluraj rezolucioj kaj aliaj dokumentoj kaj decidis submeti ilin al leĝdonantoj por diskuto.

La prezidio okazigis la duan kunvenon preziditan de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj unu el la plenumaj prezidantoj de la prezidio.

La prezidio aŭdis raportojn de ekzameno pri la registara laborraporto, la efektivigo de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2016, la projekto de plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2017, la efektivigo de la centra kaj loka buĝetoj por 2016, kaj la skizo de centra kaj loka buĝetoj por 2017.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, surbaze de la opinioj de leĝdonantoj, 78 revizioj estis faritaj al la registara laborraporto.

La prezidio aŭdis raportojn de ekzameno pri la projekto de ĝeneralaj kondiĉoj de la civila kodo, la projekto de decido pri la kvoto kaj elekto de deputitoj al la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj la projekto de metodoj por elekto de deputitoj al la 13a Nacia Popola Kongreso el Honkongo kaj Makao.

Ĝi decidis submeti projektojn de rezolucioj pri la registaro laborraporto, plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado, kaj centra kaj loka buĝetoj al delegacioj de la Nacia Popola Kongreso por ekzamenado.

Submetitaj estos ankaŭ la reviziita projekto de la ĝeneralaj kondiĉoj de la civila kodo, la projekto de decido pri la kvoto kaj elekto de deputitoj al la 13a Nacia Popola Kongreso, kaj reviziita projekto de la metodoj por elekto de deputitoj al la Nacia Popola Kongreso el Honkongo kaj Makao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin