Ĉina kungfuo

(GMT+08:00) 2017-03-13 16:20:46     Redaktoro:Pluveta


La ĉina luktosporto kungfuo, aŭ Wushu en la ĉina lingvo, kun sia longa historio kaj riĉa kulturo, kreis kaj restigis sennombrajn legendojn dum miloj da jaroj kaj estigis generaciojn de herooj.

Kungfuo kaj dancado estas preskaŭ sinonimoj. Estas primitiva legendo pri dancado kun ŝildo kaj hakilo. La reala historia rakonto okazis en la jaro 206 a.K., kiam Xiang Zhuang, kuzo de hegemonia reĝo de Okcident-Chu Xiang Yu, ŝajnigis sin prezentanta glavodancon en palaca bankedo kun la intenco murdi rivalon de sia kuzo. Poste generalo Zu Ti (266-321) de la dinastio Jin (265-420), kiu aspiris reakiri perditan teritorion kaj realigi nacian rejuniĝon, havis la kutimon ellitiĝi frue por praktiki skermadon per glavo. Tiam glavodanco laŭgrade evoluis en specon de artformo. Iuj opinias, ke la ĉinaj luktartoj estas nur speco de parada prezentado, sed fakte ili estas koncentritaj metodoj de batalo.

La esenco de la ĉina luktosporto kuŝas ĉefe en la manipulado de ĉji-o, nome direkti forton al parto de la korpo per spiritkoncentro, kio plene kongruas kun la ĉina tradicia filozofio "unueco de la ĉielo kaj la homo". Tiel formiĝis la interna kaj ekstera stiloj de Kungfuo. Laŭ la teorio de la ĉina luktosporto, ĉji-o estas difinita kiel la interna energio aŭ vitala energio por vivantaj estaĵoj. Zhang Sanfeng (1247-1458), fondinto de la sekto Wudang, estis konsiderata kiel la kreinto de interna boksado, kiu inkluzivas tajĝi-boksadon, xingyi-boksadon, bagua-boksadon kaj Yongchun-boksadon kaj estas vaste konata.

Dume, ekstera boksado, kiu donas grandan atenton al fizika praktiko, venkas aliajn rivalojn per potenco kaj rapido. Inter ili, Shaolin-boksado estas la plej prestiĝa kaj tutmonde konata. Ankaŭ Jeet Kune Do kreita de Bruce Lee (1940- 1973) apartenas al tiu ekstera boksado. La serĉado de ĉji-o estigis la aperon de Qigong (praktiko de ĉji-o), la kombino de luktarto kaj tradicia korpkonstrua ekzercado, en la dinastio Qing (1644-1911). La dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing estas la prospera periodo de la ĉina luktosporto. Multaj tradiciaj kulturoj, kiel ekzemple filozofio, religioj kaj sanprotekto estas parto de la etoso de kungfuo.

Kungfuo havas du gravajn kategoriojn: nudmana boksado kaj luktado kun armiloj (precipe uzado de glavo). En la pasintaj pli ol 2 000 jaroj aperis diversaj formoj de boksado, inkluzive de man-al-mana batalo, sumoo kaj lukto.

La teorio de uzado de glavoj naskiĝis jam en la Periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), kiam progresinta glav-forĝa tekniko aperis en sudorienta Ĉinio. La analoj La Printempo kaj Aŭtuno registris majstrinon de skermado, nomata Yue Nu, kiu inspiris Louis Zha (Jin Yong), la plej popularan romaniston pri "luktosporto kaj kavalireco", verki la novelon Glavo de la Yue-junulino. La kungfua repertuaro havis relative stabilan formiĝon en la dinastio Song (960-1279). "La 18 ĉefaj armiloj", inkluzive de sabro, longa lanco, glavo, halebardo kaj hakilo, plene disvolviĝis en la dinastio Ming.

Kun la malvarmaj armiloj, kungfuo iris en la eraon de modernigo. En la komenco de la 20a jarcento, sentima Huo Yuan Chia (1868-1910) starigis la Atletikan Federacion Chin Woo, kiu kombinis sporton kaj kungfuon kaj fariĝis la tendenco por praktikantoj de kungfuo. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, precipe post komenciĝo de la politiko de reformo kaj pordmalfermo en 1978, tradiciaj luktartoj revigliĝis kaj akiris pli da ŝancoj por eniri la mondan arenon. Serio da movoj kaj libera batalo estas egale valorigitaj. La antaŭa fariĝis unu el la ludoj en la Azia Sportkonkurso.

Kvankam kungfuo antaŭeniras kun la tempo, ĝi ankoraŭ alfrontas novajn defiojn. La kombino de kungfuo kaj filmo altiris la tutmondan atenton, en kio artismo kaj komercigo faris ĝin ludo pli prezentada ol sporta. Krome, la tendenco de kungfuo devigas homojn serĉi iujn ĉefajn kategoriojn, dum al iuj malgrandaj tradiciaj lernejoj mankas posteuloj. La ĉina luktosporto, kiel nemateria kultura heredaĵo de la ĉina nacio, havas grandan potencialon en plibonigo de korpnaturo kaj kvalito de la popolo kaj devas esti disvastigita. La ekzistantaj problemoj devas esti pli multe atentataj kaj laŭgrade solvitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin