Turkio alprenos rimedojn kontraŭ Nederlando

(GMT+08:00) 2017-03-14 11:35:28     Redaktoro:Selena

Turka vicĉefministro Numan Kurtulmus lunde vespere deklaris, ke Turkio alprenos seriojn da rimedoj por reagi al la nederlanda registaro, kiu malpermesis eniron de turkaj oficialuloj kaj dispelis lokajn turkojn ĉeestantajn amaskunvenon.

Kurtulmus deklaris, ke Turkio haltigos altnivelajn politikajn konsiliĝojn kun Nederlando kaj malpermesos al aviadiloj de nederlandaj diplomatoj eniri en ĝian aerspacon.

Cetere, la turka registaro proponis disigi la turka-nederlandan parlamentan amikecan grupon.

La 11an ĉimonate, du turkaj ministroj planis iri al Roterdamo por renkontiĝi kun tieaj turkaj ŝtatanoj kaj alvoki ilin subteni efektivigon de prezidenta sistemo en la baldaŭa referendumo pri amendo de konstitucio, tamen la nederlanda registaro malpermesis ilian eniron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin