Pumachangtang liberiĝis de malriĉeco

(GMT+08:00) 2017-03-14 16:09:53     Redaktoro:Selena

Pumachangtang, kiu situas sur la averaĝa marnivelo de 5 373 metroj, estas rigardata kiel la subgubernio kun plej alta marnivelo en Ĉinio. La enteno je oksigeno ĉe la loko estas malpli ol 40% de tiu ĉemarnivele. Tie loĝas pli ol mil loĝantoj kaj 8 landlimaj gardistoj.

Kelzang Chola kaj Chen Kemin sinsekve venis al la subgubernio en julio de 2014. Dum tri jaroj, ili nur penadis, sen ferioj, por helpi lokanojn plibonigi siajn vivkondiĉojn. En 2016 la pokapa jara enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj superis 10 milojn da juanoj. La subgubernio konsistanta el 6 vilaĝoj, la unua sin liberigis de malriĉeco inter pluraj tibetaj gubernioj kaj vilaĝoj.

Estas emociite por Kelzang Chola, ke la plano pri konstruo de ekologiaj vilaĝoj estis aprobita. Li diris, ke vilaĝanoj translokiĝos de la ŝtonaj loĝejoj al la ŝtalbetonaj kiam la vetero varmiĝos en majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin