Konkursaĵo por "Teo kaj Amo" --Teolinda kaj Timoteo (Kolombio)

(GMT+08:00) 2017-03-14 15:38:00     Redaktoro:Ĝoja

Timoteo ĉiam serĉadis amon, sensukcese. Li ekkonas Teolindan kaj tuje enamiĝas, petegas ŝin esti kun li sed ŝi ne volas komence, poste ŝi petas nuran kondiĉon: ke Timoteo kunportu la floron de la teo de la amo. Tio estas kvazaŭ fabelo, li devas eniri la ĝangalon por trovi ĝin, finfine li sukcesas trovi ĝin. Timoteo donas la floron sed subite vidas, ĉe ŝi, apartenaĵojn de viktimoj plej eble de timigulegino kiu loĝas ene de la ĝangalo. Li timas ke Teolinda estas la timigulegino, sed ŝi malkovras al li sia vera naturo: ŝi estas el alia mondo, kaj alvenis ĉi tien por movi lin al pli bonan planedon. Li tre multe feliĉas.



Direktoro: RIKARDO CARRILLO

Mi ekkonis Esperanton antaú 20 jaroj proksimume. Mia instruisto estis S-ro Majo Lopez, kiu montris al mi la belecon de la Internacia Lingvo. Post ol tiu momento, mia koro verdas kaj mi ŝatas multe renkonti amikojn de Esperantujo. Vere mi kredas ke la plej efika solvo al la internacia komunikproblemo estas nia kara lingvo Esperanto, mirinde kreita de D-ro Zamenhof.

Geaktoroj: RIKARDO CARRILLO kaj DRAPSOL CORDOBA


DRAPSOL CORDOBA

Komencantino, nur bazaj konoj. Ankoraŭ mi partoprenas neniun Esperanto-eventon, sed mi ŝatus multe fari tion. Mi multe ŝatas la internan ideon de Esperanto.

Videblas ĉiuj konkursaĵoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm  
Interreta Voĉdonado por 10 filmetoj plej ŝatataj Tempo: 21a, Feb. – 10 Apr. 2017
Por la premio de publiko, bv. voĉdoni el filmetoj ĉe https://esperanto.cri.cn/teokajamo2016e/filme.htm  

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin