Li diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 45 jaroj, reciproka integriĝo de interesoj inter Ĉinio kaj Britio senĉese profundiĝis, kun multaj atingoj akiritaj en reciprokprofita kunlaboro, interpopolaj kaj kulturaj kontaktoj inter la du landoj estis pli kaj pli striktaj, praktike en la interesoj de la du popoloj. Nun, ĉina-britaj rilatoj staras ĉe nova deirpunkto kaj havas solidan fundamenton por kunlaboro kaj vastan spacon por kreskado. Li aldonis, ke Ĉinio volas klopodi kune kun Britio por plifirmigi reciprokan konfidon, serĉi novajn atingojn en duflanka pragmata kunlaboro kaj antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn stabile sur la vojo de reciproka konfido, reciproka kompletigo kaj reciproka profito, en la plej grandaj interesoj de la du popoloj.
Theresa May esprimis bondezirojn al la registaro kaj popolo de Ĉinio en sia gratula mesaĝo. Ŝi diris, ke la brita-ĉina partnereco senĉese disvolviĝas, kun oftaj altnivelaj interŝanĝoj kaj kontaktoj, kun fruktodona altnivela dialogo, kun ĉiam pliiĝanta komerca kaj investa ligiteco, kaj kun profundiĝantaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kio ege akcelas la bonfarton de la du landoj.
La brita ĉefministro esprimis la kredon, ke brita-ĉina kunlaboro certe akiros pli da atingoj en estonteco.