Du laborantoj de UN estis forkaptitaj en Demokratia Respubliko Kongo

(GMT+08:00) 2017-03-14 14:00:40     Redaktoro:Li Lu

Lunde la registaro de Demokratia Respubliko Kongo publikigis deklaron, dirante, ke du laborantoj de la Unuiĝintaj Nacioj estis forkaptitaj dimanĉe vespere en la provinco Kasai de la lando.

Lambert Mende, proparolanto de la registaro de Demokratia Respubliko Kongo, diris, ke la du laborantoj de la UN venas respektive de Usono kaj Svedio. Ankaŭ aliaj kvar lokaj sekvantoj estis forkaptitaj de gangsteroj.

La deklaro diris, ke la registaro de Demokratia Respubliko Kongo kaj la Stabiliga Misio de Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj en Demokratia Respubliko Kongo kunlaboras por liberigi la ostaĝojn, kaj la justica departemento de la lando jam komencis enketon pri la okazaĵo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin