Egipta ĉefprokuroro ordonis liberigi Hosni Mubarak

(GMT+08:00) 2017-03-14 14:05:23     Redaktoro:Li Lu

La egipta ĵurnalo Al-Ahram raportis, ke lunde egipta ĉefprokuroro ordonis liberigi egiptan eksprezidenton Hosni Mubarak. Mubarak, 88-jara, reakiros liberecon en la proksima estonteco.

La prokurorejo faris la ordonon laŭ rezulto de la lasta juĝo de la plej alta apelacia kortumo pri la kazo de murdo de protestantoj en la komenco de tiu ĉi monato. La 2an de marto la egipta plej alta apelacia kortumo faris la lastan juĝon pri la kazo de eksprezidento Mubarak, kiu estis akuzita pri murdo de protestantoj dum la periodo de politika ĥaoso en 2011. Post longtempa debato, la kortumo deklaris, ke Mubarak estas senkulpa.

La egipta plej supera apelacia kortumo estas la plej alta juĝejo de kriminala proceso. La verdikto pri la kazo de Mubarak estas definitva. Nun ĉiuj koncernaj procesoj kontraŭ Mubarak estas finitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin