Jam traktiĝis la problemo de la submara altebenaĵo Benham

(GMT+08:00) 2017-03-14 19:11:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de marto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke pri la eldiro de la filipina prezidento Duterte, rilate al raporto pri la problemo de la submara altebenaĵo Benham, Ĉinio esprimas bonvenigon kaj laŭdon. Ĉinio kaj Filipinoj jam pli frue faris interkomunikon pri la problemo de la submara altebenaĵo Benham kaj donis al ĝi konvenan trakton.

Lastatempe, lige al tio, ke estis amaskomunikilo, kiu raportis, ke ĉina esplorŝipo navigis en maro apud la submara altebenaĵo Benham, la filipina prezidento Duterte asertis, ke la ŝipo estas esplorŝipo, kaj ĝi ne atencis la akvoteritorion de Filipinioj; kaj cetere Filipinoj kaj Ĉinio jam pli frue atingis interkonsenton pri la problemo, kaj Filipinoj jam antaŭe ricevis la komunikon de Ĉinio. Li opiniis, ke nuntempe la situacio iras tre bone, kaj Filipinoj kaj Ĉinio ne havas neceson disputi pri la proprieto kaj suvereneco de la submara altebenaĵo Benham.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin