Wang Yang baldaŭ vizitos Filipinojn

(GMT+08:00) 2017-03-14 20:17:13     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de marto la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis, ke la ĉina vicĉefministro Wang Yang faros oficialan viziton al Filipinoj de la 16a ĝis la 19a de marto, kaj dum la vizito li intertraktos kun la filipina prezidento Duterte.

Tiun tagon Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke dum la restado Wang Yang intervidiĝos kun la filipina prezidento Duterte, kunsidos kun la ekonomia administrantaro de la filipina kabineto, ĉeestos la malferman ceremonion por la turisma kunlaborjaro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, kaj partoprenos la malferman ceremonion por la ĉina-filipina forumo pri ekonomio kaj komerco kaj tie faros paroladon.

Hua Chunying kredis, ke tiu ĉi vizito kontribuos al la ĉina-filipina rilato, kiun ambaŭ landoj strebas movi al pli nova nivelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin