Sud-Koreio elektos prezidenton en 9a de majo

(GMT+08:00) 2017-03-14 11:47:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke Sud-Koreio okazigos prezidentecan elekton eble en la 9a de majo.

La sud-korea konstitucia kortumo sabate aprobis la eksigon de prezidento Park Geun-hye. Laŭ koncerna leĝo, la lando devas okazigi elekton de prezidenteco por la venonta oficperiodo ene de 60 tagoj kaj publikigi precizan daton de la elekto je 50 tagoj antaŭ la elekto. Tial la elekto devas esti okazigita inter la fino de aprilo kaj la unua tagdeko de majo.

Bone informita persono el la sud-korea registaro diris al raportistoj, ke la 9a de majo estos taŭga por la elekto, ĉar estos publikaj ferioj en la unua semajno de majo. Tiu persono aldonis, ke la registaro faris unuan decidon pri okazigo de la elekto en la 9a de majo kaj konsiliĝos kun la elekt-komitato pri proceduroj. La registaro planas okazigi kunvenon por fiksi la daton kaj publikigi ĝin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin