Usono serĉas rezult-orientitajn kaj konstruemajn rilatojn kun Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-03-14 14:07:53     Redaktoro:Yu Rongkang

Susan Thornton, aganta adjunkto de usona ŝtatsekretario, diris lunde, ke Usono serĉas starigon de rezult-orientitaj kaj konstruemaj rilatoj kun Ĉinio.

Thornton diris en gazetara konferenco, ke usona ŝtatsekretario Rex Tillerson, kiu baldaŭ vizitos Ĉinion, dialogos kun reprezentantoj de la ĉina flanko pri defioj kaj kunlaboro. Ŝi asertis, ke lia vizito celas serĉi starigon de rezult-orientitaj kaj konstruemaj rilatoj kun Ĉinio.

Mark Toner, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris lunde en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio jam fariĝis grava partoprenanto en internaciaj aferoj, kaj la du landoj profitigos la azi-pacifikan regionon, se ili kunlaboros en demandoj, el kiuj estos trovitaj komunaj punktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin