Ĉina sendito: Ĉinio firme defendas internacian narkotaĵ-regan sistemon

(GMT+08:00) 2017-03-14 14:46:59     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina delegito diris lunde, ke Ĉinio firme defendas nunan internacian sistemon pri narkotaĵa regado kaj aktive antaŭenigas rilatan internacian kunlaboron.

Liang Yun, plenuma ĝeneral-vicsekretario de la ĉina Nacia Komisiono pri Narkotaĵa Regado, faris la rimarkojn en la 60a sesio de Komisiono de la UN pri Narkotaj Drogoj, kiu malfermiĝis lunde en Vieno, kun partopreno de proksimume 1 500 reprezentantoj el la tuta mondo.

Liang diris en ĝenerala debato de la sesio, ke Ĉinio rekomendas konservi stabilecon de la internacia sistemo pri narkotaĵa regado kaj antaŭenigi efektivigon de diversaj promesoj. Liang asertis, ke Ĉinio restas ĉe la opinio pri komuna respondeco kaj daŭripova strategio. Li aldonis, ke en la lasta jaro Ĉinio sekvis ampleksan kaj ekvilibran strategion en traktado de narkotaĵaj demandoj, aktive partoprenis en internacia kunlaboro kaj kontribuis al la tutmonda traktado de narkotaĵaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin