Nacia Popola Kongreso adoptis Ĝeneralajn Kondiĉojn de Civila Juro

(GMT+08:00) 2017-03-15 12:41:09     Redaktoro:Selena

La plej supera leĝdona organo de Ĉinio merkrede adoptis projekton de la Ĝeneralaj Kondiĉoj de la Civila Juro dum la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Tio markas, ke la lando estas proksima al la fino de ŝlosila unua paŝo al civila kodo: difini bazajn principojn.

Entute 2 838 deputitoj, naciaj leĝdonantoj, voĉdonis pri ĝi kaj 2 782 el ili donis favorajn voĉojn dum la ferma kunveno.

La Ĝeneralaj Kondiĉoj de la Civila Juro, kiu sisteme difinas bazajn kondiĉojn kaj ĝeneralajn regulojn de ĉinaj civilaj aktivecoj, estas rigardata kiel "malgranda konstitucio" en la sistemo de civilaj leĝoj. Post la adopto de la ĝeneralaj kondiĉoj, leĝdonantoj komencos la laboron pri kompilado de individuaj libroj pri proprieto, kontrakto kaj geedzeco kaj aliaj, kiuj estos integritaj en unuecan kodon. Laŭ la leĝdona plano, la kodo estos promulgita en 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin