Ĉinio persistas ĉe opinio realigi sennukleigon de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2017-03-15 13:54:08     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang merkrede diris, ke Ĉinio ĉiam restas firma pri sia starpunkto sennukleigi la Korean Duoninsulon. Tion li diris en gazetara konferenco post la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la ĉina starpunkto pri la Korea Duoninsulo estas klara kaj konsekvenca, t.e. persisti ĉe la opinio realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj solvi la problemon per dialogo. Li ankaŭ esperis, ke ĉiuj flankoj kune klopodos por mildigi la nunan streĉecon kaj revenos al dialogo por finfine solvi la problemon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin