Siriaj ribeluloj forestis de 3a kunveno de grupo por komuna agado pri siria problemo

(GMT+08:00) 2017-03-15 13:59:32     Redaktoro:Li Lu

Marde laŭ loka tempo en kazaĥa ĉefurbo Astano okazis la 3a kunveno de la grupo por komuna agado pri siria problemo. Delegacio de siriaj armitaj ribeluloj forestis de la kunveno.

Kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke ĉifoja kunveno ĉefe diskutis pri kondiĉoj por establo de laborgrupo pri interŝanĝo de militkaptitoj, humanitara senminigo sub la protekto de UN kaj aliaj gravaj militaj problemoj.

Delegacio de la siria registaro kaj reprezentantoj de Rusio, Turkio kaj Irano ĉeestis la kunvenon. Sed la delegacio de armitaj ribeluloj oficiale anoncis tiutage, ke ili rifuzas ĉeesti la kunvenon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin