Al Sud-Koreio okazos prezidenta elekto en la 9a de majo

(GMT+08:00) 2017-03-15 19:19:00     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de marto Hwang Kyo-ahn, la sudkorea ĉefministro, samtempe kiel reganta prezidento, proklamis, ke al Sud-Koreio la prezidenta elekto okazos en la 9a de majo, por elekti sekvanton de Park Genu-hye.

Tiutage en la provizora ŝtatafera kunveno Hwang Kyo-ahn diris, ke la nuna situacio, okaze de la krizo de la ŝtato kaj de la malfacilo de la ŝtata regado, ne permesas al ili ian ajn misfaron; por ŝtata funkciigo kaj justa elekto li mem ne taŭgas esti kandidato en la elekto.

La 10an de marto la sudkorea konstitucia kortumo akceptis la akuzon kontraŭ la tiama prezidento Park Geun-hye. Laŭ koncerna preskribo Sud-Koreio devas okazigi prezidentan elekton ene de 60 tagoj, kaj cetere, oni devas anonci la daton de la elekto antaŭ 50 tagoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin