Nacia Popola Kongreso adoptis raporton pri registara laboro

(GMT+08:00) 2017-03-15 10:52:28     Redaktoro:Yu Rongkang

La Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona organo de Ĉinio, merkrede adoptis la raporton pri registara laboro en la ferma kunveno de sia jara sesio.

2 838 deputitoj al la Nacia Popola Kongreso ĉeestis la ferman kunvenon, kaj 2 812 el ili voĉdonis por la raporto.

Entute 2 721 deputitoj voĉdonis ankaŭ por la raporto pri la efektivigo de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2016 kaj la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2017.

Ankaŭ la raporto pri la efektivigo de centra kaj loka buĝetoj por 2016 kaj pri centra kaj loka buĝetoj por 2017 estis aprobita, kun 2 555 favoraj voĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin