Moussa Faki enoficiĝis kiel nova prezidanto de Komisiono de AU

(GMT+08:00) 2017-03-15 12:42:20     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en la stabejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio okazis ceremonio de transdono de prezidanteco de Komisiono de la AU. Moussa Faki, nova prezidanto de la komisiono diris, ke la nova komisiono fokusiĝos al reformo de la AU, paco kaj sekureco de Afriko kaj demandoj pri virinoj kaj junuloj.

Faki diris, ke li plenforte laboros por ne trompi la atendon de la afrika popolo kaj klopodos altigi la pozicion de la afrika kontinento sur la monda scenejo. Li diris, ke la AU bezonas fari reformon, simpligi procedurojn kaj altigi efikecon, ĉar nur tiel la unio povas meti dezirojn de ĉiuj afrikaj landoj en la praktikon.

Li aldonis, ke konduki Afrikon al paco kaj irigi Afrikon for de konflikto antaŭ 2020 estas lia mezperioda celo, kaj samtempe li klopodos por altigi la pozicion de virinoj kaj junuloj por ke ili ludu sian rolon en paca evoluigo kaj reprosperigo de Afriko.

Faki, 56-jara, kiu servis kiel ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉadio, estas sperta pri afrikaj kaj internaciaj aferoj. Li elektiĝis kiel nova prezidanto de Komisiono de la AU en la 28a Pintkunveno de la AU en januaro de la kuranta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin