Ĉefministro Li: Ĉinio restos grava motoro por monda kresko

(GMT+08:00) 2017-03-15 13:53:24     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco merkrede post la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, ke Ĉinio restos grava motoro por monda kresko meze de malvigla tutmonda ekonomia reprosperigo.

Li diris, ke la malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 74 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 11 duilionoj da usonaj dolaroj), tial la kresko de 6,5% en ĉi tiu jaro ne signifas malpliiĝon de la kontribuo de Ĉinio. La pli malalta celo de kresko ebligos al Ĉinio turni pli da atento al plibonigo de la kvalito kaj efikeco de la ekonomio.

La ĉefministro akcentis, ke la celo de ĉirkaŭ 6,5% estas nemalalta rapido, kaj ĝi ne estos facila por plenumo. Se Ĉinio atingos la celon de tiu ĉi jaro, la kvanto de ekspansio estos pli granda ol la lastjara kresko.

Li ankaŭ montris sian memfidon pri financa stabileco de Ĉinio, ekskludante la eblecon de sistemaj riskoj. Li diris, ke Ĉinio havas multajn politikajn elektojn. La ĉina financa sistemo estas ĝenerale sekura.

Li citis serion da donitaĵoj por subteni sian vidpunkton, dirante, ke la proporcio inter la buĝeta deficito kaj la malneta enlanda produkto estas projektita je malpli ol 3%, la kapitala adekvateco de komercaj bankoj estas 13% kaj la amplekso de ilia provizado estas je 176%, ĉiuj superis internaciajn normojn de financa sekureco.

Li tamen agnoskis potencialajn riskojn en la financa sektoro. Li diris, ke la registaro serioze traktos ilin kaj adoptos senprokrastajn kaj laŭcelajn rimedojn por malebligi ilian disvastiĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin