Novaĵoj (Marto 15)

(GMT+08:00) 2017-03-15 17:57:51     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15 de marto, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fermiĝis la 5a sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso de Ĉinio; Moussa Faki enoficiĝis kiel nova prezidanto de Komisiono de la AU. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

La kvina sesio de la 12a Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona organo de Ĉinio, okazigis sian ferman kunvenon merkrede matene. Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, prezidis la kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

Entute 2 838 deputitoj al la Nacia Popola Kongreso ĉeestis la ferman kunvenon, kaj 2 812 el ili voĉdonis por la raporto pri registara laboro.

Adoptita estas ankaŭ la Ĝeneralajn Kondiĉojn de Civila Juro. Entute 2 838 deputitoj, naciaj leĝdonantoj, voĉdonis pri ĝi kaj 2 782 el ili donis favorajn voĉojn dum la ferma kunveno. La Ĝeneralaj Kondiĉoj de la Civila Juro, kiu sisteme difinas bazajn kondiĉojn kaj ĝeneralajn regulojn de ĉinaj civilaj aktivecoj, estas rigardata kiel "malgranda konstitucio" en la sistemo de civilaj leĝoj. Post la adopto de la ĝeneralaj kondiĉoj, leĝdonantoj komencos la laboron pri kompilado de individuaj libroj pri proprieto, kontrakto kaj geedzeco kaj aliaj, kiuj estos integritaj en unuecan kodon. Laŭ la leĝdona plano, la kodo estos promulgita en 2020.

Ĉefministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco merkrede post la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso, ke Ĉinio restos grava motoro por monda kresko meze de malvigla tutmonda ekonomia reprosperigo.

Li diris, ke malneta enlanda produkto de Ĉinio superis 74 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 11 duilionoj da usonaj dolaroj), tial la kresko de 6,5% en ĉi tiu jaro ne signifas malpliiĝon de la kontribuo de Ĉinio. La pli malalta celo de kresko ebligos al Ĉinio turni pli da atento al plibonigo de la kvalito kaj efikeco de la ekonomio.

La ĉefministro akcentis, ke la celo de ĉirkaŭ 6,5% estas nemalalta rapido, kaj ĝi ne estos facila por plenumo. Se Ĉinio atingos la celon de tiu ĉi jaro, la kvanto de ekspansio estos pli granda ol la lastjara kresko.

Li ankaŭ montris sian memfidon pri financa stabileco de Ĉinio, ekskludante la eblecon de sistemaj riskoj. Li diris, ke Ĉinio havas multajn politikajn elektojn. La ĉina financa sistemo estas ĝenerale sekura.

Li citis serion da donitaĵoj por subteni sian vidpunkton, dirante, ke la proporcio inter la buĝeta deficito kaj la malneta enlanda produkto estas projektita je malpli ol 3%, la kapitala adekvateco de komercaj bankoj estas 13% kaj la amplekso de ilia provizado estas je 176%, ĉiuj superis internaciajn normojn de financa sekureco.

Li tamen agnoskis potencialajn riskojn en la financa sektoro. Li diris, ke la registaro serioze traktos ilin kaj adoptos senprokrastajn kaj laŭcelajn rimedojn por malebligi ilian disvastiĝon.

La ĉina ĉefministro esprimis esperon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en gazetara konferenco post la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝas antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj li estas optimisma pri la estonteco de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke post la elektiĝo de Trump kiel usona prezidento, ĉina prezidanto Xi Jinping havis telefonan konversacion kun li, kaj ambaŭ konsentis akceli disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj. Nun diplomatiaj departementoj de la du landoj konsiliĝas pri ilia renkontiĝo. Li ankaŭ akcentis, ke Ĉinio kaj Usono devas konservi strategian koncentriĝon kaj plifortigi interŝanĝon por progresigi interkomprenon. Li aldonis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono influas ne nur interesojn de la du landoj, sed ankaŭ pacon, sekurecon kaj stabilecon de la mondo.

Ĉefministro Li diris en la gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam restas firma pri sia starpunkto sennukleigi la Korean Duoninsulon. Tion li diris en gazetara konferenco post la ferma kunveno de la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso. Li diris, ke la ĉina starpunkto pri la Korea Duoninsulo estas klara kaj konsekvenca, t.e. persisti ĉe la opinio realigi sennukleigon de la Korea Duoninsulo, konservi pacon kaj stabilecon de la duoninsulo kaj solvi la problemon per dialogo. Li ankaŭ esperis, ke ĉiuj flankoj kune klopodos por mildigi la nunan streĉecon kaj revenos al dialogo por finfine solvi la problemon.

Marde en la stabejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio okazis ceremonio de transdono de prezidanteco de Komisiono de la AU. Moussa Faki, nova prezidanto de la komisiono diris, ke la nova komisiono fokusiĝos al reformo de la AU, paco kaj sekureco de Afriko kaj demandoj pri virinoj kaj junuloj.

Faki diris, ke li plenforte laboros por ne trompi la atendon de la afrika popolo kaj klopodos altigi la pozicion de la afrika kontinento sur la monda scenejo. Li diris, ke la AU bezonas fari reformon, simpligi procedurojn kaj altigi efikecon, ĉar nur tiel la unio povas meti dezirojn de ĉiuj afrikaj landoj en la praktikon.

Li aldonis, ke konduki Afrikon al paco kaj irigi Afrikon for de konflikto antaŭ 2020 estas lia mezperioda celo, kaj samtempe li klopodos por altigi la pozicion de virinoj kaj junuloj por ke ili ludu sian rolon en paca evoluigo kaj reprosperigo de Afriko.

Marde laŭ loka tempo en kazaĥa ĉefurbo Astano okazis la 3a kunveno de la grupo por komuna agado pri siria problemo. Delegacio de siriaj armitaj ribeluloj forestis de la kunveno.

Kazaĥa ministro pri eksterlandaj aferoj diris, ke ĉifoja kunveno ĉefe diskutis pri kondiĉoj por establo de laborgrupo pri interŝanĝo de militkaptitoj, humanitara senminigo sub la protekto de UN kaj aliaj gravaj militaj problemoj.

Delegacio de la siria registaro kaj reprezentantoj de Rusio, Turkio kaj Irano ĉeestis la kunvenon. Sed la delegacio de armitaj ribeluloj oficiale anoncis tiutage, ke ili rifuzas ĉeesti la kunvenon.

Alexander Lavrentyev, estro de la rusa delegacio por la astana kunveno pri la siria problemo, diris marde, ke li bedaŭras, ke siriaj armitaj ribeluloj rifuzis ĉeesti la trian altnivelan kunvenon pri la siria problemo. Li opiniis, ke la armitaj ribeluloj fabrikis motivojn por la rifuzo.

La ribeluloj rifuzis ĉeesti la kunvenon pretekste, ke la interkonsento pri militpaŭzo ne estis observita kaj la rusa aerarmeo bombadis iliajn poziciojn.

Lavrentyev diris, ke la rusa flanko ne konsentis pri la motivoj, opiniante, ke la streĉa situacio en Sirio estis ege mildigita, kvankam estis ankoraŭ iuj provokaj agoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin