"Nia diligenta kolegaro"--Pri Sayon Zhuoma, la juna vic-sekretariino de Yunnan-a Esperanto Asocio

(GMT+08:00) 2017-03-15 16:48:12     Redaktoro:Mirinda

Intervjuis ŝin Alessandra Madella

D: Kiel vi fariĝis kant-instruistino ĉe la Artkolegio de Kunming?

R: Mi naskiĝis en la distrikto Weixi de la urbo Shangri-La, en la tibeta aŭtonoma provinco Diqing. Temas pri montara parto de Yunnan, kiu samlimas kun Tibeto kaj kie tibeta loĝantaro multas. Mi komencis kanti kiam mi estis 8 jaraĝa, por la vilaĝanoj aŭ miaj samklasanoj, partoprenante en specialaj agadoj kaj konkuradoj. Kiam mi serĉis universitaton, mi multe hezitis inter la Artkolegio de Kunming - kie mi povintus kultivi miajn pasion - kaj la Arbara Universitato de la sama urbo. Fine mi elektis la duan, por postsekvi la spurojn de paĉjo. Ekde 2001 mi studis tie kiel rekoni kaj kreskigi kuracajn plantojn, kiel protekti la arbarojn de parazitoj aŭ plibonigi grundan kvaliton. Sed instruisto rimarkis miajn kapablojn kiel soprano kaj rekomendis, ke mi sekvu samtempe kant-lecionojn.

Post diplomiĝo en 2004, li multe apogis mian registradon en la Artkolegio de Kunming. Tie mi specialiĝis en muzika prezentado, precipe pri tibeta kaj tradicia ĉina kantado, aŭ popmuziko. Mi distingiĝis en multnombraj konkursoj kaj gajnis la plej altajn notojn en mia dujara lernado tie. La Kolegio premiis min pagante mian pluan dujaran lernadon ĉe la Yunnan-a Normala Universitato, kie mi diplomiĝis. Mi sekve estis dungita de la Artkolegio kiel instru-asistantino kaj por oficejaj taskoj.

Al mi estis permesate sole instrui al miaj gestudentoj nur post unu-jara plia perfektiga kurso ĉe la Ĉina Muzika Universito de Pekino en 2012-3. Denove, la Kolegio helpis mian edukadon finance. En Pekino mi havis la grandan ŝancon studi kun la fama instruistino Tiejin, kiu estas ankaŭ honora profesorino ĉe la Artkolegio. Ŝi venas el kvar generacioj de aktoroj de la ĉina opero Jiangjie. Mi lernis famajn kantojn de ŝi kaj multe progresis en mia kantista kariero.

D: Kiuj estas la avantaĝoj de tiu metodo kreskigi viajn plej bonajn gestudentojn kiel viajn estontajn geinstruistojn?

R: La ĉefa avantaĝo de ĉi tiu metodo estas, ke miaj gekolegoi kaj mi traktas nian universitaton kiel nia hejmo kaj pli multe zorgas pri tio, kion ni faras. Ni ne forlasus facile la lernejon, eĉ fronte al malfacilaĵoj. Kaj ni akceptas niajn studentojn kiel gefratoj. Aliaj instruistoj nur zorgus pri kompletigi sian lecionon, kaj poste forirus senskrupule. Sed ni fortikigis pli profundan konfidon. Antaŭ ol fariĝi vere memstara instruisto, reciproka selektado devas okazi. Unue estontaj kant-instruistoj devas prezenti sian arton antaŭ ĉiuj gestudentoj. Poste la lernontoj devas siavice kanti antaŭ siaj plej ŝatataj instruistoj, por esti akceptataj de ili.

D: Kiel sentigas vin via rolo kiel modelo por tibetaj gestudentoj en la Artkolegio?

R: La plimulto de miaj gestudentoj estas tibetaj, sed ne ĉiuj. Multaj tibetaj gestudentoj ne elektis kantadon kiel sian fakon, sed ili amas ĉi tiun aspekton de sia kulturo. Do ili ŝatas akompani siajn samklasanojn kiam ili venas studi kun mi. Mi ĉiam diras al ili, ke ili estas tre bonvenaj, sed ili devus studi siajn fakojn unue. Mi klopodas instrui al ĉiuj miaj gestudentoj esti bonaj homoj, antaŭ ol esti bonaj artistoj.

D: Kiel la Artkolegio de Kunming antaŭenigas Yunnan-ajn naciajn kulturojn?

R: Nia kolegio multe fieras pri la buntaj naciaj kulturoj de Yunnan kaj multe zorgas por diskonigi ilin. Kiam ni instruistoj partoprenas en konkuroj en aliaj partoj de Ĉinio, ni ĉiam elektas prezenti ankaŭ naciajn kantojn. Krome, la Artkolegio permesas al multaj naciaj gedancistoj kaj gekantistoj studi senpage. La fama dancistino Yang Liping plie kontribuas al iliaj viv-elspezoj, pagante al ili monatan salajron por vesperaj teatraj spektakloj. Tiel familioj ne havas kromkostojn kaj geknaboj povas akiri pli bonan edukadon kaj pli profunde koni sian fakon.

D: Kiel la Artkolegio helpas kant-studentojn iĝi pli bonaj prezentistoj?

R: Por povi bone prezenti, vi devas unue majstri muzikan teorion kaj spirad-teknikojn. Krome necesas bone kapti la signifon de la lirika teksto, por povi interpreti ĝin kiel eble plej origine. Se vi kantas sen kompreni, oni tuj malkovrus vian mankon de sentemo. Sed ni ankaŭ devas instrui kiel pli efike uzi niajn gestojn.

Ĉiun duan vendredon la plej bonaj gestudentoj havas la ŝancon prezenti sian arton en la teatro de la Artkolegio, sole aŭ en grupetoj. Ili povas atingi tiun alstrebatan rezulton nur pere de instruista rekomendado kaj post atenta ekzamenado fare de la gvidantoj. Tio estas ega ŝanco lerni, ĉar ili povas kanti antaŭ vasta publiko kaj akiros tiun kapablon por sia profesia kariero. Kiam mi estis studentino, ni nur havis du grandajn spektaklojn pojare. Sed ni akiris niajn spertojn ekstere, kantante en restoracioj, por firmaoj inaŭguroj, geedziĝoj, kristnaskaj festoj aŭ konkuroj.

D: Kiaj estas viaj spertoj kaj revoj pri Esperanto?

R: Mi eksciis pri Esperanto en 2011, kiam Duan Yongxing, la prezidanto de la Artkolegio, invitis min ĉeesti kunvenon de la Yunnan-a Esperanto Asocio. Poste mi povis studi ĝin intensive dum unu semajno sub la gvidado de Wang Minghao, la Prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto Asocio. Kaj mi fariĝis ano de la Yunnan-a Esperanto Asocio. Mi iom pli progresis dank'al la regulaj kursoj, kiujn la Artkolegio oferas. Bedaŭrinde mi maltrafis la ILEI Konferencon en Kunming en 2012. Sed en 2013 mi povis enkonduki miajn tibetajn kantojn en Esperanto dum la Ĉina Kongreso en Shandong. Mi sekve iĝis parto de la koruso dum la Ĉina Kongreso kaj la IFEF Konferenco, kiujn la Artkolegio organizis en 2015. "La Espero" kaj "La iamo longe for" estis inter la Esperantaj kantoj, kiujn ni tiam parkere lernis kaj prezentis. Mi ankaŭ kaptis la okazon interŝanĝi iom da vortoj kun niaj eksterlandaj gastoj.

Lastatempe mi estis elektata vic-sekretariino de la Yunnan-a Esperanto Asocio. Mia tasko estas subteni Zhang Lianjin en lia laboro kiel sekretario. Kun miaj instruistaj kolegoj, mi klopodas diligente ĉeesti Esperanto-klasojn ĉe la Artkolegio, kiam niaj oftegaj provludoj por la ĥoro tion permesas. Fakte, lerni Esperanton estas tre bone por kantistoj, ĉar ĝi iom similas al la itala kaj helpas poluri la prononcadon de malfacilaj sonoj kiel la "r". Mi esperas, ke mi povos flue lerni Esperanton kaj konvinki pli kaj pli da gestudentoj aliĝi al nia membraro. Ili certe devus bonvenigi nian lingvon, ĉar ĝi estas multe pli facila ol la angla kaj la plej bona maniero komuniki tutmonde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin