Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun sia burunda kolego

(GMT+08:00) 2017-03-16 14:04:06     Redaktoro:Li Lu

Merkrede en Pekino, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, interparolis kun Alain Aime Nyamitwe, burunda ministro pri eksterlandaj rilatoj kaj internacia kunlaboro.

Wang diris, ke la ĉina flanko subtenas Burundon en esplorserĉado de disvolva vojo, kiun estas konforma al naciaj kondiĉoj de la lando, kaj volas labori kun Burundo por kapti historian ŝancon de la integriĝo de disvolvaj strategioj inter Ĉinio kaj Afriko, grandigi reciprokprofitan kunlaboron en agrikulturo, infrastruktura konstruado kaj ekspluatado de homaj resursoj, vastigi interpopolajn interŝanĝojn, kaj striktigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, efektivigante rezultojn de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por pli bone profitigi popolojn de la du landoj.

Nyamitwe reasertis, ke la burunda registaro subtenos Ĉinion pri gravaj demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj volas labori kun Ĉinio por profundigi reciprokprofitan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin