Xi Jinping intertraktas kun la saud-arabia reĝo Salman

(GMT+08:00) 2017-03-16 18:52:02     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de marto, en la Popola Granda Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intertraktis kun la saud-arabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud. Ambaŭ ŝtatestroj unuanime konsentis pri antaŭenigo de la dulandaj rilatoj kaj akcelo de kunlaboro en ĉiuj sektoroj.

Xi Jinping diris, ke pasintjare, kiam li vizitis Sand-Arabion, li kaj la reĝo Salman atingis gravan ideon pri evoluigo de la dulandaj rilatoj kaj pri plifortigo de kunlaboro en internaciaj kaj regionaj aferoj. Xi emfazis, ke Ĉinio, same kiel antaŭe, subtenas, ke Saud-Arabio iru la evoluigan vojon, kiu konformas al la ŝtata stato, ke Sand-Arabio faru tion, kio favoras al la suvereneco, sekureco kaj interesoj de la ŝtato, kaj ke Saud-Arabio ludu pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj; kaj Ĉinio apogas, ke Saud-Arabio marŝu al sia "deziro 2030", ke Sand-Arabio estu kunlabora kompano de la ĉina iniciato "unu zono kaj unu vojo", kaj same, ankaŭ Ĉinio volas esti kunaga partnero de la saud-arabia ekonomia plurismo.

Salman alvortis, ke li tre kontentas pri la saudarabia-ĉina rilato, kiu evoluas en alta nivelo, ke Saud-Arabio aprezas la starpunkton de Ĉinio, ne interveni en alies internajn aferojn kaj solvi disputojn per dialogo kaj paco, kaj laŭdas, ke Ĉinio ludas gravan rolon en la internaciaj sekureco kaj paco. Li esperis, ke Saud-Arabio kaj Ĉinio kune penu por la paco, sekureco kaj prospero de la mondo kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin