Ne krei malordon en la Ĉina Suda Maro

(GMT+08:00) 2017-03-16 19:52:29     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de marto, en la regula gazetara konferenco, Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Japanio devas sin ekzameni antaŭ la historio, ne krei malordon en la Ĉina Suda Maro, kaj ne plu damaĝi la pacon kaj stabilecon de la regiono.

Laŭ raporto Japanio sendis sian plej grandan destrojeron Izumo al la Ĉina Suda Maro kaj la Hindia Oceano por partopreni komunan ekzercadon kaj militan agadon. Al tio Hua Chunying respondis, ke lastatempe Japanio, por siaj interesoj, senĉese kreas malordon en la Ĉina Suda Maro, tio jam vekis fortan malkontenton kaj kontraŭstaron de la ĉina popolo; se Japanio daŭrigus sian misfaron, kaj eĉ pensus interveni en la maron per milito, atenci la suverenecon kaj sekurecon de Ĉinio, kaj streĉi la situacion de la regiono, Ĉinio nepre alprenos kontraŭrimedojn al tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin