Savi la Korean Duoninsulon de "sekureca embarasiĝo"

(GMT+08:00) 2017-03-16 20:39:16     Redaktoro:Xiong Linping

Pri tio, ke, kiam Rex Tillerson vizitos Ĉinio, li eble diskutos kun la ĉina flanko pri la problemo de la Korea Duoninsulo, en la 16a de marto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, alparolis, ke fakte Ĉinio ĉiam, kun la koncernaj flankoj, interalie kun Usono, tenas koheran interkomunikon pri la situacio de la Korea Duoninsulo; Ĉinio lasas sin malfermita al ĉiu, kiu povus proponi bonan ideon aŭ konsilon, mildigi la situacion de la duoninsulo kaj protekti la pacon kaj stabilecon de la regiono.

Oni raportis, ke la usona ŝtata sekretario Rex Tillerson en la 15a de marto komencis sian vojaĝon al Azio, sinsekve al Japanio kaj Sud-Koreio. En la 18a kaj 19a li estos en Ĉinio. Analizisto asertis, ke en tiu ĉi vizito de Rex Tillerson la du flankoj diskutos ĉefe pri la situacio de la Korea Duoninsulo. Al tio Hua respondis, ke lastatemep Ĉinio jam plurfoje esprimis sian maltrankvilon pri la situacio de la duoninsulo, kaj proponis siajn konsilojn "duobla provizora ĉesigo" kaj "durela irigado", kies celo ĝuste estas savi la duoninsulon de "sekureca embarasiĝo".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin