Ĉefo de UN urĝas fini sesjaran militon en Sirio

(GMT+08:00) 2017-03-16 13:58:23     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede vokis al ĉiuj partioj plifortigi batalhalton en Sirio kaj fini la sesjaran militon en la lando per paca intertraktado.

En deklaro, Guterres vokis al ĉiuj partioj plene utiligi la batalhalton establitan de garantiantoj de la astanaj kunvenoj, plifortigi ĝin kaj certigi, ke humanitara helpo povas atingi ĉiujn, kiuj bezonas helpon en Sirio, sen obstakloj kaj malhelpoj.

Li vokis ankaŭ al tiuj influaj al partioj de la siria konflikto venki malkonsentojn kaj kunlabori por faciligi la sirian internan intertraktadon en Ĝenevo kaj fini la konflikton. Li emfazis, ke paco en Sirio estas morala kaj politika imperativo por la siria popolo kaj por la mondo, kiu ne povas esti prokrastita.

La siria milito komenciĝis la 15an de marto 2011 kaj fariĝis milito, en kiu implikiĝis eksteraj fortoj. Laŭ grupo de monitorado, 320 mil homoj estis mortigitaj dum la milito.

La Siria Observejo por Homaj Rajtoj diris, ke inter tiuj mortintoj estis 17 400 infanoj kaj 11 000 virinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin