Ĉina sendito vokis por pli forta batalo kontraŭ negoco de homoj

(GMT+08:00) 2017-03-16 13:59:04     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito diris merkrede en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, ke la internacia komunumo devas pliigi penadojn por bati negocon de homoj kaj sklavecon en regionoj de konflikto.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en debato pri negoco de homoj, okazigita de la Sekureca Konsilio.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas subteni koncernajn landojn en batalo kontraŭ tiaj krimaj agoj per laŭcelaj helpoj en leĝplenumo, landlima kontrolo kaj financa reguligo. Li diris, "Aliflanke, ni devas plifortigi internacian kunlaboron kun la fokuso sur leĝplenumo, utiligi la rolon de regionaj kaj subregionaj organizoj kaj kunigi ĉiujn disponeblajn rimedojn por prienketi, rompi kaj malkonstrui finegocan reton."

Liu diris ankaŭ, ke la internacia komunumo devas subteni unuecan kontraŭterorisman normon kaj preni kunordigitan kaj interkonsentitan agadon por batali kontraŭ krimoj de hom-negoco kaj sklaveco. Li aldonis, "Ni devas fari integritan paŝon kun politikaj kaj ekonomiaj rimedoj por bremsi la financan fluon al terorismaj organizoj el hom-negoco kaj sklavigo kaj malkonstrui ilian kriman reton."

Krome, Liu urĝis politike solvi regionajn konfliktojn por elradikigi la kovejon de hom-negoco kaj aliaj krimoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin