Mark Rutte: Parlamenta elekto haltigis popolismon

(GMT+08:00) 2017-03-16 15:12:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Merkrede vespere finiĝis la balotado de la Ĉambro de Reprezentantoj de la nederlanda parlamento. Baloteja opinisondo montris, ke la dekstra Partio por Libereco, kiu rekomendas oponon kontraŭ islamo, enmigrado kaj la Eŭropa Unio, akiris malpli multajn parlamentajn sidlokojn ol la atenditaj. Ĉefministro Mark Rutte, estro de la centr-dekstra Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, kiu gajnis plej multajn sidlokojn, anoncis en amaskunveno, ke la rezulto markas, ke Nederlando haltigis popolismon.

Rutte diris al miloj da partizanoj, ke tiuvespere la tuta Eŭropo turnis la atenton al lia lando; Nederlando haltigis eraran popolismon, post kiam la brita referendumo decidis la retiron el la EU en la lasta jaro. Li diris ankaŭ, ke politikaj partioj de la lando formos stabilan registaron, revenigi la landon al unueco en la venontaj kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj kaj racie gvidos kaj regos la landon en la venontaj kvar jaroj.

Laŭ opinisondo, la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, kiu gajnis 31 el la 150 sidlokoj de la parlamento, restas sur la pozicio kiel la plej granda partio. La Partio por Libereco gajnis 19 sidlokojn, kaj sama nombro ankaŭ por Kristanaj Demokratoj kaj Demokratio 66 respektive.

Tiu ĉi rezulto signifas, ke almenaŭ kvar politikaj partioj povas formi la novan registaron. Dum la elektkampanjo, ĉiuj ĉefaj partioj ripetis, ke ili ne koalicios kun la dekstra Partio por Libereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin