Fremdlandaj opinisondoj montris pliboniĝon de internacia figuro de Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-03-16 15:26:13     Redaktoro:Yu Rongkang

La vortoj "ĉina kontribuo", "ĉina modelo", "ĉina solvo" kaj aliaj plej ofte uzataj de fremdlandaj amaskomunikiloj lastatempe dum la du politikaj sesioj en Ĉinio spegulas la memfidan kaj kuraĝan figuron de Ĉinio. La lastatempaj opinisondoj de usona kaj rusa institucioj montris, ke la internacia figuro de Ĉinio stabile pliboniĝas kaj rimarkindaj atingoj de Ĉinio estas laŭdataj de pli kaj pli da fremdlandanoj, precipe junuloj.

La lastatempa opinisondo de la usona institucio Gallup montris, ke pli ol duono da usonanoj estas amikaj al Ĉinio. La nombro kreskis je 6% kompare kun tiu en la lasta jaro kaj fariĝis la nova alto ekde la lastaj 30 jaroj.

La opinisondo de la Rusa Esplorcentro de Publikaj Opinioj montris, ke duono da rusoj rigadas Ĉinion kiel strategia kaj ekonomia partnero de Rusio, kaj tiu ĉi proporcio kreskis je 16% kompre kun tiu en 2005.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin