Fokusoj de la Semajno (Mar. 17)

(GMT+08:00) 2017-03-16 16:23:06     Redaktoro:Yu Rongkang

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj!

La Nacia Popola Kongreso, la plej supera leĝdona organo de Ĉinio, finis sian jaran sesion merkrede matene. Entute 2 838 deputitoj al la NPK ĉeestis la ferman kunvenon. 2 812 el ili voĉdonis por la registara laborraporto; 2 793 por la laborraporto de la Konstanta Komitato de la NPK; 2 606 por la laborraporto de la Plej Supera Popola Kortumo; kaj 2 606 por la laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo.

Leĝdonantoj ankaŭ aprobis la Ĝeneralajn Kondiĉojn de la Civila Juro, la decidon pri la kvoto kaj elekto de deputitoj al la 13a NPK kaj la metodojn por elekto de deputitoj por la 13a NPK el Honkongo kaj Makao. Aliaj dokumentoj aprobitaj de la leĝdonantoj inkluzivas la planon pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado por 2017 kaj la centran kaj lokan buĝetojn por 2017.

Gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ŝtato Xi Jinping, Li Keqiang, Zhang Dejiang, Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo.

En sia parolado en la ferma kunveno, Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK laŭdis la atingojn akiritajn sub la gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi Jinping kiel la kerno de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012.

Zhang alvokis konservi altan gradon de konsekvenceco kun la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi kiel la kerno en pensoj, politikoj kaj agoj, subteni aŭtoritaton de la Centra Komitato de la KPĈ kaj ĝian centralizan kaj unuececan gvidadon kaj fidele efektivigi politikojn de la partio kaj decidojn de la Centra Komitato.

Marde en la stabejo de la Afrika Unio en Adis-Abebo, la ĉefurbo de Etiopio okazis ceremonio de transdono de prezidanteco de Komisiono de la AU. Moussa Faki, nova prezidanto de la komisiono diris, ke la nova komisiono fokusiĝos al reformo de la AU, paco kaj sekureco de Afriko kaj demandoj pri virinoj kaj junuloj.

Faki diris, ke li plenforte laboros por ne trompi la atendon de la afrika popolo kaj klopodos altigi la pozicion de la afrika kontinento sur la monda scenejo. Li diris, ke la AU bezonas fari reformon, simpligi procedurojn kaj altigi efikecon, ĉar nur tiel la unio povas meti dezirojn de ĉiuj afrikaj landoj en la praktikon.

Li aldonis, ke konduki Afrikon al paco kaj irigi Afrikon for de konflikto antaŭ 2020 estas lia mezperioda celo, kaj samtempe li klopodos por altigi la pozicion de virinoj kaj junuloj por ke ili ludu sian rolon en paca evoluigo kaj reprosperigo de Afriko.

Faki, 56-jara, kiu servis kiel ĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj de Ĉadio, estas sperta pri afrikaj kaj internaciaj aferoj. Li elektiĝis kiel nova prezidanto de Komisiono de la AU en la 28a Pintkunveno de la AU en januaro de la kuranta jaro.

Etiopio merkrede komencis tritagan nacian funebron, kiam la nombro de mortintoj kalkuliĝis al pli ol 113 el sabata terŝoviĝo ĉe la enterigejo de balaaĵoj en la antaŭurbo de la ĉefurbo Adis-Abebo

La orient-afrika lando merkrede duonhisis siajn flagojn por viktimoj, multaj el kiuj estis en siaj domoj, kiam la terŝoviĝo trafis la 36-hektaran enterigejon de balaaĵoj, kie estas hejmo de multaj lokanoj

Dagmawit Moges, estro de la Ĉefurba Oficejo de Administracio de Komunikaj Aferoj, diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke 41 novaj kadavroj estis trovitaj, tial la totala nombro de mortintoj kreskis ĝis 113.

Ĉefurbaj oficialuloj ne certas pri la nombro de personoj, kiuj estis ĉe la enterigejo, kiam la terŝoviĝo okazis. Ili diris, ke pli da kadavroj povas esti trovitaj, ĉar la serĉado daŭras tagnokte en la okazejo nomata Koshe.

La ĉefurba registaro evakuis 320 loĝantojn el la regiono. Ankaŭ komitato aparte por respondi al la krizo estis formita.

Centoj de helpantoj el la ĉefurba oficejo de fajroestingo kaj urĝa savado kaj la Adis-Abeba Polica Komisiono kondukas humanitarajn aktivecojn en la loko, kie okazis la terŝoviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin