Novaĵoj (Marto 16)

(GMT+08:00) 2017-03-16 17:34:01     Redaktoro:Mirinda

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16a de marto, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina kaj burunda ministroj pri eksterlandaj aferoj interparolis pri rilatoj; Usona Federacia Rezervo refoje altigis interezprocenton. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Pekino, Wang Yi, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, interparolis kun Alain Aime Nyamitwe, burunda ministro pri eksterlandaj rilatoj kaj internacia kunlaboro.

Wang diris, ke la ĉina flanko subtenas Burundon en esplorserĉado de disvolva vojo, kiun estas konforma al naciaj kondiĉoj de la lando, kaj volas labori kun Burundo por kapti historian ŝancon de la integriĝo de disvolvaj strategioj inter Ĉinio kaj Afriko, grandigi reciprokprofitan kunlaboron en agrikulturo, infrastruktura konstruado kaj ekspluatado de homaj resursoj, vastigi interpopolajn interŝanĝojn, kaj striktigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj, efektivigante rezultojn de la Johanesburga Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por pli bone profitigi popolojn de la du landoj

Nyamitwe reasertis, ke la burunda registaro subtenos Ĉinion pri gravaj demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj volas labori kun Ĉinio por profundigi reciprokprofitan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj bonvenigas ĉinajn kompaniojn investi en la lando.

La vortoj "ĉina kontribuo", "ĉina modelo", "ĉina solvo" kaj aliaj plej ofte uzataj de fremdlandaj amaskomunikiloj lastatempe dum la du politikaj sesioj en Ĉinio spegulas la memfidan kaj kuraĝan figuron de Ĉinio. La lastatempaj opinisondoj de usona kaj rusa institucioj montris, ke la internacia figuro de Ĉinio stabile pliboniĝas kaj rimarkindaj atingoj de Ĉinio estas laŭdataj de pli kaj pli da fremdlandanoj, precipe junuloj.

La lastatempa opinisondo de la usona institucio Gallup montris, ke pli ol duono da usonanoj estas amikaj al Ĉinio. La nombro kreskis je 6% kompare kun tiu en la lasta jaro kaj fariĝis la nova alto ekde la lastaj 30 jaroj.

La opinisondo de la Rusa Esplorcentro de Publikaj Opinioj montris, ke duono da rusoj rigadas Ĉinion kiel strategia kaj ekonomia partnero de Rusio, kaj tiu ĉi proporcio kreskis je 16% kompare kun tiu en 2005.

Ĉina sendito diris merkrede en la stabejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, ke la internacia komunumo devas pliigi penadojn por bati negocon de homoj kaj sklavecon en regionoj de konflikto.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en debato pri negoco de homoj, okazigita de la Sekureca Konsilio.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas subteni koncernajn landojn en batalo kontraŭ tiaj krimaj agoj per laŭcelaj helpoj en leĝplenumo, landlima kontrolo kaj financa reguligo. Li diris, "Aliflanke, ni devas plifortigi internacian kunlaboron kun la fokuso sur leĝplenumo, utiligi la rolon de regionaj kaj subregionaj organizoj kaj kunigi ĉiujn disponeblajn rimedojn por prienketi, rompi kaj malkonstrui finegocan reton."

Liu diris ankaŭ, ke la internacia komunumo devas subteni unuecan kontraŭterorisman normon kaj preni kunordigitan kaj interkonsentitan agadon por batali kontraŭ krimoj de hom-negoco kaj sklaveco. Li aldonis, "Ni devas fari integritan paŝon kun politikaj kaj ekonomiaj rimedoj por bremsi la financan fluon al terorismaj organizoj el hom-negoco kaj sklavigo kaj malkonstrui ilian kriman reton."

Krome, Liu urĝis politike solvi regionajn konfliktojn por elradikigi la kovejon de hom-negoco kaj aliaj krimoj.

Merkrede la Usona Komisiono de Federacia Rezervo deklaris altigi la interezprocenton por la tria fojo ekde la tutmonda financa krizo en 2008, sekve de plifortigo de la labormerkato kaj altigo de inflacio al la celo.

La decidfara komitato de la federacia rezervo diris en deklaro publikigita post du-taga kunveno, ke konsidere al realigitaj kaj atenditaj labormerkataj kondiĉoj kaj inflacio, la centra banko decidis altigi per 25 bazaj punktoj la amplekson de la celo por interezprocento de la federacia fonduso al 0,75 ĝis 1 procento.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres merkrede vokis al ĉiuj partioj plifortigi batalhalton en Sirio kaj fini la sesjaran militon en la lando per paca intertraktado.

En deklaro, Guterres vokis al ĉiuj partioj plene utiligi la batalhalton establitan de garantiantoj de la astanaj kunvenoj, plifortigi ĝin kaj certigi, ke humanitara helpo povas atingi ĉiujn, kiuj bezonas helpon en Sirio, sen obstakloj kaj malhelpoj. Li vokis ankaŭ al tiuj influaj al partioj de la siria konflikto venki malkonsentojn kaj kunlabori por faciligi la sirian internan intertraktadon en Ĝenevo kaj fini la konflikton. Li emfazis, ke paco en Sirio estas morala kaj politika imperativo por la siria popolo kaj por la mondo, kiu ne povas esti prokrastita.

Merkrede vespere finiĝis la balotado de la Ĉambro de Reprezentantoj de la nederlanda parlamento. Baloteja opinisondo montris, ke la dekstra Partio por Libereco, kiu rekomendas oponon kontraŭ islamo, enmigrado kaj la Eŭropa Unio, akiris malpli multajn parlamentajn sidlokojn ol la atenditaj. Ĉefministro Mark Rutte, estro de la centr-dekstra Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, kiu gajnis plej multajn sidlokojn, anoncis en amaskunveno, ke la rezulto markas, ke Nederlando haltigis popolismon.

Rutte diris al miloj da partizanoj, ke tiuvespere la tuta Eŭropo turnis la atenton al lia lando; Nederlando haltigis eraran popolismon, post kiam la brita referendumo decidis la retiron el la EU en la lasta jaro. Li diris ankaŭ, ke politikaj partioj de la lando formos stabilan registaron, revenigi la landon al unueco en la venontaj kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj kaj racie gvidos kaj regos la landon en la venontaj kvar jaroj.

Laŭ opinisondo, la Popola Partio por Libereco kaj Demokratio, kiu gajnis 31 el la 150 sidlokoj de la parlamento, restas sur la pozicio kiel la plej granda partio. La Partio por Libereco gajnis 19 sidlokojn, kaj sama nombro ankaŭ por Kristanaj Demokratoj kaj Demokratio 66 respektive.

Tiu ĉi rezulto signifas, ke almenaŭ kvar politikaj partioj povas formi la novan registaron. Dum la elektkampanjo, ĉiuj ĉefaj partioj ripetis, ke ili ne koalicios kun la dekstra Partio por Libereco.

Etiopio merkrede komencis tritagan nacian funebron, kiam la nombro de mortintoj kalkuliĝis al pli ol 113 el sabata terŝoviĝo ĉe la enterigejo de balaaĵoj en la antaŭurbo de la ĉefurbo Adis-Abebo

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin