Ĉina prezidanto telefone konversaciis kun germana ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-03-17 14:40:12     Redaktoro:Li Lu
Laŭ interkonsento, ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel ĵaŭde.

Xi diris, ke ĉijare estas la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. En la pasintaj jaroj, duflankaj rilatoj disvolviĝis ĉiuflanke kaj profunde. La ĉina flanko volas antaŭenpuŝi la tutdimensian strategian partnerecon kun Germanio por pli granda disvolviĝo.

Xi diris ankaŭ, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro estas grava motoro por la disvolvado de ĉina-germanaj rilatoj. La du flankoj devas fortigi reciprokprofitan kunlaboron kaj komunikadon pri ekonomio kaj komerco, bone plani kaj efektivigi altnivelan financan dialogon, interpopolajn interŝanĝojn kaj sekurecan dialogon.

Merkel diris, ke la rilatoj inter la du landoj tendencas al bona disvolvado, kaj la germana flanko alte zorgas pri la grava prelego farita de Xi dum la monda ekonomia forumo en Davos, subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj dankas Ĉinion por la subteno al la hamburga pintkunveno de la Grupo 20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin