Ĉina vicĉefministro ĉeestis inaŭguron de Jaro de Turisma Kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL

(GMT+08:00) 2017-03-17 14:42:25     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj okazis la malferma ceremonio de la Jaro de Turisma Kunlaboro inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉina vicĉefministro Wang Yang legis gratulan mesaĝon de ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj faris paroladon.

Wang diris, ke Ĉinio kaj la membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estas amikaj najbaroj, kaj la du flankoj reciproke estas la plej grandaj eksterlandaj turismaj cellokoj kaj fontoj, kaj ĉiusemajne estas pli ol 2 700 flugoj inter Ĉinio kaj tiuj landoj. La Jaro de Turisma Kunlaboro estas grava frukto de la pasintjara kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio.

Wanda Teo, filipina ministro pri turismo ĉeestis la malferman kunvenon kaj legis gratulan mesaĝon de fipilina prezidento Rodrigo Duterte.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin