Registaro de Trump publikigis planon pri buĝeto

(GMT+08:00) 2017-03-17 14:43:19     Redaktoro:Li Lu

Ĵaŭde la usona Blanka Domo publikigis raporton pri buĝeta plano de la federacia registaro por la financa jaro 2018, kiu proponis aldoni 54 miliardojn da usonaj dolaroj al la buĝeto por defendo, kaj samtempe redukti tiel multajn elspezojn de la Ŝtata Departemento, Mediprotekta Agentejo kaj Agrikultura Ministerio. La registaro esperas fortigi nacian sekurecon kaj malmolan potencon de Usono sen ekspansiigo de financa deficito.

Tio estas la buĝeta plano de la unua financa jaro post la enoficiĝo de Donald Trump.

Mick Mulvaney, direktoro de la Oficejo de la Blanka Dmo pri administrado kaj buĝeto, diris, ke sendube tio estas buĝeto de malmola potenco. Li diris ankaŭ, ke la buĝeta plano prezentas multajn promesojn faritajn de Trump dum la elektkampanjo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin