Tomato kun Terpomo

(GMT+08:00) 2017-03-17 19:07:03     Redaktoro:Shanshan

Multaj amikoj demandis min "Ĉu la ĉiutaga kuirado ĝenas vin?" "Ĉu kuirado malŝparas vian tempon?" Fakte mi ne kuiras ĉiutage kaj la pladoj, kiujn mi kuiras, ne estas ĉiam komplikaj. Ankaŭ mi ŝatas la facile kuireblajn pladojn, ekzemple la hodiaŭ prezentata Tomato kun Terpomo.

【Materialoj】: tomato 1

terpomo 1

salo 3g

1. Pecigu terpomon kaj tomaton. Enmetu la terpom-pecetojn en akvon.

2. Eligu la terpom-pecetojn el la akvo kaj enmetu ilin en poton post kiam la oleo sufiĉe vermiĝas. Kirlu terpom-pecetojn kaj aldonu tomatopecetojn kiam la koloro de terpomo malheliĝas. Kirlu la aĵojn kaj aldonu salon.

-------------------------Demando kaj Respondo---------------------------

Demando: Kial oni devas meti la terpom-pecetojn en akvon?

Respondo: Unue por nuligi la surfacan amelon, due por malebligi ilian nigriĝon en aero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin