Koncernaj partioj tuj ĉesigu lokadon de THAAD

(GMT+08:00) 2017-03-17 18:28:10     Redaktoro:Xiong Linping

La 17an de marto Hua Chunying, proparolistino de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la kaŭzo de Ĉinio, kontraŭi THAAD (armilo kontraŭmisila), estas plena kaj justa, kaj ke Ĉinio refoje urĝas, ke la rilataj partioj serioze konsideru la esencon de la problemo kaj la racian zorgon de Ĉinio kaj tuj ĉesigu la procezon de la lokado de THAAD.

Sud-Koreio asertis, ke ĝi jam klarigis al Ĉinio, ke la kontraŭmisila armilo trovas sin nur por rezisti kontraŭ la minaco de atommisilo el Nord-Koreio, sed tion Ĉinio ne akceptis. En la regula gazetara konferenco de la 17a de marto Hua faris respondon. Ŝi rimarkigis, ke Ĉinio komprenas la zorgadon de Sud-Koreio pri sia propra sekureco, sed THAAD damaĝas la strategian ekvilibron de la regiono: ĝi ne helpas al la protekto de la paco kaj stabileco de la duoninsulo, nek povas igi Sud-Koreion pli sekura.

Hua Chunying reasertis: "La starpunkto de Ĉinio pri THAAD estas konsekvenca kaj eksplicita. Ni urĝas, ke la rilataj partioj serioze konsideru la esencon de la problemo kaj la racian zorgon de Ĉinio kaj tuj ĉesigu la procezon de la lokado de THAAD."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin