Li Keqiang intervidiĝis kun saudarabia reĝo Salman

(GMT+08:00) 2017-03-17 20:46:03     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmeze de la 17a de marto la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la Popola Granda Halo intervidiĝis kun la, vizitanta en Ĉinio, saudarabia reĝo Salman bin Abdulaziz Al Saud.

Li Keqiang rimarkigis, ke la bazo de la politika interfido inter Ĉinio kaj Saud-Arabio estas firma, kaj la fruktoj de la dulanda kunlaboro estas riĉaj, kaj ke Ĉinio subtenas la strebon de Saud-Arabio, teni la landon stabila, kaj volas kune kun Saud-Arabio plifortigi kunagadon en internaciaj kaj regionaj aferoj, kaj progresigi la dulandajn rilatojn kaj disvolvi vastan kunlaboron en diversaj kampoj.

Salman diris, ke la amikeco de Saud-Arabio kaj Ĉinio ekzistas jam longe, la du landoj havas komunajn ideojn en multaj flankoj; Sand-Arabio havas plenan fidon pri la perspektivo de la dulanda kunlaboro kaj volas kune kun Ĉinio plifortigi kunagadon en diversaj kampoj, respondi al la minaco de terorismo kaj de ekstremismaj fortoj, kaj pli efike protekti la pacon kaj stabilecon de la mondo kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin