Ĉinio urĝas Japanion ne krei malordon en Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2017-03-17 11:11:51     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj ĵaŭde urĝis Japanion respekti la klopodojn de rilataj landoj, kiuj celas konservi pacon kaj stabilecon de la Suda Ĉina Maro, kaj ne krei malordon en la regiono.

En regula gazetara konferenco, proparolanto Hua Chunying estis petita komenti raportojn, ke la japana militŝipo lzumo iros al la Suda Ĉina Maro por ekzercado.

Hua diris, ke la demando de la Suda Ĉina Maro estis bonigita ekde la lasta jaro danke al la klopodoj de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj kelkaj ne-regionaj landoj devas respekti rimedojn, prenitajn de regionaj landoj por konservo de paco kaj stabileco de la Suda Ĉina Maro.

Hua diris, ke Japanio zorgis pri siaj propraj interesoj kaj ekscitis la problemon lastatempe, estigante malkontenton de la ĉina popolo. Ŝi diris, ke se la japana flanko ankoraŭ rifuzas konscii sian eraron kaj troigas regionan streĉitecon, Ĉinio sendube reagos al ajna ago, kiu malutilas al la suvereneco kaj sekureco de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin